"ne devas" ne estas "devas ne"
Ĉu mi devas diri "ne bezonas" anstataŭ "ne devas"? Estas kutimo de "ne devas = devas ne", kontraŭ gramatiko. Mi malamas tian malkoherecon.
2010-07-04 22:04:49@fotono ĉu vere....? mi ofte uzas "ne devas" por signifi "ne bezonas"....
2010-07-04 22:23:04@fotono @nighstar 'ne devas' signifas, ke oni estas malpermesita de fari ion.
2010-07-04 22:32:01@fotono @nighstar 'ne bezonas' estas tio, ke oni povas fari ion aŭ ne povas fari. Oni elektas unu el ĉi tiuj du. Mi komprenas tiujn.
2010-07-04 22:33:29@jagitakesxi jes, mi komprenas la malsamecon de la du frazoj, sed... nu, mi supozas, ke por mi estas anglismo uzi ilin mikse.... @fotono
2010-07-04 22:40:32@fotono @nighstar Oni povas uzi 'ne rajtas'-n anstataŭ 'ne devas'-n laŭ mia vortaro (de JEI).
2010-07-04 22:46:34@nighstar @jagitakesxi Mi konsentas vin, nighstar. Origine, Zam mikse uzis: http://bit.ly/aVjjxC sed kial oni ne diras, ke Zam eraris?
2010-07-04 22:49:13@fotono bona demando. se eĉ Zamenhof tiele uzis "ne devi", kial ĝi estas erara? hmmmm @jagitakesxi
2010-07-04 22:58:22@fotono @nighstar @jagitakesxi Li neniam eraris, sed simple la uzo de la vortoj ŝanĝiĝis. ;)
2010-07-04 23:05:41@Bonulo @nighstar @jagitakesxi La malkohereco de uzo estas sufiĉe nomatebla kiel eraro, senrilate de la epoko.
2010-07-04 23:39:53@fotono @nighstar @jagitakesxi Ankaŭ la vorto "ŝati" ŝanĝis la signifon, kaj... kaj... Ha, Z skribis, ke li vizitas la urbon Parizon, sed...
2010-07-04 23:51:09@fotono @nighstar @jagitakesxi ...nun oni skribas, ke li vizitis la urbon Parizo. ☺ Sed mi ne estas certa pri ne devi kaj ne bezoni.
2010-07-04 23:52:30@nighstar @Bonulo,@jagitakesxi Mmm, mi ne tre malĝojas. Mi ne mallaŭdas Zam-on (kontraŭe mi daŭre laŭdas), sed mi ne volas diigi Zam-on.
2010-07-05 00:19:54@Bonulo @nighstar @jagitakesxi Tia ŝanĝo de uzado ne rilatas al malkohereco. Temas nur la malkohereco de Zam-a uzado de "ne" kun "devi".
2010-07-05 00:24:58@fotono @Bonulo @jagitakesxi mi malĝojas ĉar por mi (sed ne nur por mi?) la malsameco de "ne devi" k "devi ne" = tro logika por mallerni...
2010-07-05 06:29:35@fotono @nighstar @jagitakesxi Ha, mi miskomprenis vin. Poste mi respondos pri tio. ☺
2010-07-05 08:35:14@fotono @nighstar @jagitakesxi "ne devi" neas devon , sed "devi ne" neas verbon, kiu aperas post "ne".
2010-07-05 08:56:29@fotono @nighstar @jagitakesxi Tial "ne devi" similas al "ne bezoni", ĉu ne? Do kiam oni volas diri ian malpermeson...
2010-07-05 08:58:37@fotono @nighstar @jagitakesxi ..., oni prefere devas uzi "devi ne". Sed la uzado ofte dependas de la denaska lingvo de la parolanto, kaj...
2010-07-05 09:02:25@fotono @nighstar @jagitakesxi mi pensas ke tiam ankaŭ la uzado ankoraŭ ne estas fiksita kaj Esperanto ankoraŭ ne fariĝis vera Esperanto. :)
2010-07-05 09:06:54@Bonulo "vera" Esperanto, ĉu? ;) eble iutage mi ekuzos tion. ;) @fotono @jagitakesxi dankon pro la interesa diskutado. :)
2010-07-05 09:39:25@Bonulo Vi pravas. La problemo estas, ke eĉ nun la miksa uzado ne estas konsderata kiel eraro, pro la uzo de Zam. La malkohereco daŭras.
2010-07-05 14:07:00@Bonulo @fotono @nighstar Esperanto havas nur 100 jaran historion. Tamen ĝi DEVAS pli logika ol nacilingvo por facila lernado.
2010-07-05 21:19:58